Junto (politiko)

En politiko, junto estas la nomo de tipa armea registaro, plejofte diktatura kaj speciale en Latin-Ameriko, estrata de komitato (aŭ simila) konsistanta el altrangaj militestroj, kutime post puĉoŝtatrenverso.

Malkiel la karismaj diktaturoj, orbitantaj ĉirkaŭ gvidanto kies personecon oni kultas, juntojn ĝenerale motivas situacioj de forta politika malstabileco, kie ideologiaj interesoj igas la plej konservativajn sektorojn rekte interveni; la pretendata komunisma minaco motivis ŝajne aŭ reale la abundon da armeaj juntoj en la jardekoj de 1950, 1960 kaj 1970, ĉefe en Latin-Ameriko, Afriko kaj Azio, sed ankaŭ en Eŭropo.

Lingva noto

NPIV difinas junton jene: "Kunigo de homoj diktatorece regantaj (plej ofte militistoj regantaj post puĉo): la junto regis ĉi tiun latinamerikan landon dum pli ol dek jaroj (Monato)."

La vorto junto venas de la hispana junta (signifo: estraro; prononco: [ĥunta, hunta]), kaj ĉi tial ĝi plej ofte aplikiĝas al juntoj latin-amerikaj, kiel en la citita ekzemplo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy